La KWrite Manlibro

La KWrite Manlibro

T.C. Hollingsworth

developer: Christoph Cullmann
Translation: Oliver Kellogg
Versio KDE Gear 21.12 (2021-09-02)

Permission is granted to copy, distribute and/or modify this document under the terms of the GNU Free Documentation License, Version 1.2 or any later version published by the Free Software Foundation; with neniuj nevariaj sekcioj, with neniuj frontpaĝaj tekstoj, and with neniuj retropaĝaj tekstoj. A copy of the license is included in the section entitled "GNU Free Documentation License".

KWrite estas tekstredaktilo de KDE permesante al vi redakti unu dosieron samtempe per fenestro.


Enkonduko

KWrite estas pli ol tekstredaktilo de KDE. Ĝi estas intencita esti redaktilo de programisto, kaj povus esti konsiderata kiel almenaŭ parta alternativo al pli potencaj redaktiloj. Ĝi povas esti plej bone uzata kune kun KonquerorDolphin por foliumado de fontdosieroj por malsamaj lingvoj. KWrite ankaŭ tre bone funkcias kiel simpla tekstredaktilo. Unu el la ĉefaj trajtoj de KWrite estas la kolorigita sintakso, proprigita por multaj malsamaj programlingvoj kiel: C/C++, Java™, Python, Perl, Bash, Modula 2, HTML, kaj Ada. KWrite havas ununuran dokumentinterfacon (SDI) ebligante vin redakti unu dosieron samtempe per fenestro.

KWrite estas simpla interfaco al la KatePart komponanto ankaŭ uzata de Kate, KDevelop, kaj aliaj aplikaĵoj de KDE kiuj postulas altnivelan tekstoredaktadon. Tial, kompleta dokumentaro por ĉiuj funkcioj de KWrite troveblas en la KatePart Manlibro.

Komandliniaj Opcioj

Komandliniaj Opcioj

Kvankam KWrite povas plej ofte esti komencita de la Plasma aplika startigilo, aŭ labortabla piktogramo, ĝi ankaŭ povas esti malfermita ĉe la komandlinia instigilo de terminalfenestro. Estas kelkaj utilaj ebloj disponeblaj kiam vi faras tion.

Multaj aliaj aplikaĵoj kiuj uzas KatePart proponi similajn komandliniajn opciojn.

Specifi dosieron

Specifante la vojon kaj nomon de aparta dosiero la uzanto povas havi KWrite malfermu (aŭ kreu) tiun dosieron tuj post ekfunkciigo. Ĉi tiu opcio povus aspekti kiel la jena:

% kwrite
/home/myhome/docs/myfile.txt

Indiki dosieron en la Interreto

La supre menciita metodo eĉ povus esti uzata por malfermi dosierojn en la Interreto (se la uzanto havas aktivan konekton tiutempe.) Ekzemplo de tio povus aspekti kiel jena:

% kwrite
ftp://ftp.kde.org/pub/kde/README

Aliaj Komandliniaj Opcioj

La jenaj komandliniaj helpopcioj disponeblas

kwrite --help

Ĉi tio listigas la plej bazajn elektojn disponeblajn ĉe la komandlinio.

kwrite --author

Listigas la aŭtorojn de KWrite en la terminala fenestro.

kwrite -v, --version

Listigas versiinformojn por la aplikaĵo.

kwrite --license

Montras informojn pri licenco.

kwrite --desktopfile dosiernomo

La baza dosiernomo de la labortabla eniro por ĉi tiu aplikaĵo.

Ĉi tio estas precipe utila por envolvaĵaplikoj kaj aplikaĵoj havantaj ĝenerale multoblajn labortablajn dosierojn. Tiel ĉiu labortabla dosiero povas havi sian propran komandlinion por la eniro Exec.

kwrite -e, --encoding kodigo

Kaŭzas KWrite uzi la specifitan kodigon por la dokumento.

kwrite -l, --line linio

Iri al la specifita linio post malfermi la dokumenton.

kwrite -c, --column kolumno

Iri al la specifita kolumno post malfermi la dokumenton.

kwrite -i, --stdin

Kaŭzas KWrite legi la dokumentenhavon de STDIN. Ĉi tio similas al la komuna opcio - uzata en multaj komandliniaj programoj, kaj ebligas al vi enkonduki komandan eligon en KWrite.

Kreditoj kaj Licenco

Kreditoj kaj Licenco

KWrite Kopirajto 2001-2014 de la Kate teamo.

Surbaze de la originala KWrite, kiu estis Kopirajto 2000 de Jochen Wilhelmy

Kontribuoj:

  • Christoph Cullmann

  • Michael Bartl

  • Phlip

  • Anders Lund

  • Matt Newell

  • Joseph Wenninger

  • Jochen Wilhelmy

  • Michael Koch

  • Christian Gebauer

  • Simon Hausmann

  • Glen Parker

  • Scott Manson

  • John Firebaugh

Translation Oliver Kellogg

Ĉi tiu dokumentaro estas licencata sub la kondiĉoj de la Permesilo de Dokumentado Libera GNU.

Ĉi tiu programo estas licencata sub la kondiĉoj de la GNUa Ĝenerala Publika Licenco.